14.7.08

Ślimak po burzy

Posttempesta limako




Posted by Picasa

6 komentarzy:

Anonimowy pisze...

Saluton.
Via limako estas iom verda.

Parenteze, gxi portas sian konkon (domon). Ni diras pri gxi kiel heliko.
Cxu oni ne havas diferencon inter limako kaj heliko en Polando ?
... Vikipedio afisxas ambaux fotojn ... Esperanto ne havas diferencon ?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Limako

EPK pisze...

Saluton Meduzo!
En la pola ambaŭ, konka kaj senkonka, nomiĝas "ślimak". Esperanta vorto "limako" mi uzis laŭ vortaro el lernu.net.
En la pola heliko estas "ślimak winniczek" kaj ĝi estas speco de "ślimak". Mi suspektas, ke tio en fotaĵo estas heliko, sed mi ne estas biologo, do mi ne certas. En Pollando oni ne manĝas helikoj (mirinde, ĉar ĝi estas tre ofta tie), do en populara lingvo oni ne bezonas diferencigi vortojn.

Anonimowy pisze...

Dankon por via respondo.
> en populara lingvo oni ne bezonas diferencigi vortojn.
Ho, jes.
En mia lando, Japanio...
-Preskaux cxiuj scias, ke heliko kaj limako estas en la sama spaco.
-Ankaux japanoj ne mangxas ilin.
-Infanoj amas helikon, cxar la helika figuro estas interese. Ofte infanoj bredas helikon en lernejo aux en siaj hejmoj. Kaj kantas ili la infan-kanton de heliko.
-Dommastrinoj malamegas limakon, cxar gxi estas la reprezentanto de malpureco. Limakoj aperas cxe la malpure malseka loko, ekz. kuirejo, benejo, ktp. (Japanio estas multe humida.)
-Kompreneble la kamparanoj malamegas ambaux.
-Tial japanoj bezonas du vortojn absolute.

EPK pisze...

Interesa :)
En Pollando sendomaj limakoj estas malofta, eble tio estas la kialo.
Polaj infanoj ankaux konas kanton pri heliko aŭ limako. Mi ne konas pri kiu, ĉar tiu ĉi kanto ne estas pri konko, sed pri "kornoj" de tiu animalo. La teksto de tiu infan-kanto estas: "Limako, limako montru viaj kornoj, mi donis vin fromaĝon por risoloj" Kompreneble en la pola tiu teksto rimiĝas.

Anonimowy pisze...

Tre interese ! Ho, jes.
en la japana estas :
"Heli-heli, ko-ko vi heliko,
Kie havas vian okulojn vi ?
Montru kornojn, lancojn, okulojn !"

Kaj la "heliko" estas "la palpebrumulo" (winker : en la angla) en japanio. T.e. la vivajxo, kiu fermas sian unu flankan okulon.

|_|
(o_u)

EPK pisze...

:-) Do, kornoj de heliko estas tre internacia.